Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston

TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008

N-ro 262 (2011-01-12)
[baveleto] helpalvoko por la projektoj en Herzberg - la Esperanto-urbo

Germana Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg - la Esperanto-urbo, 18.12.2010

Karaj,

dum la jaro 2010 okazis multaj internaciaj kaj kulturaj eventoj rilate al Esperanto en Herzberg. Kelkcent homoj el pli ol 20 landoj denove "pro Esperanto" vizitis "nian verdan urbeton". La biblioteko kun arkivo denove elstare kreskis kaj nun apartenas al la plej gravaj en la mondo. Du elstaraj atingoj (certe vi jam aŭdis pri tio) estas la fondigo de "Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg", kiun estras la urbestro Gerhard Walter mem.

Alia daŭrepova atingo por GEA resp. Esperanto en Germanio estas la konstanta "Esperanto-ĉambro" en la bela kastela muzeo.

Senpaŭze laboregis eta teamo de la Esperanto-Centro mem. Cetere Esperanto-Societo Südharz en Herzberg - la Esperanto-urbo laboradas konstante, nun jam en la 35-a jara por la sukceso de Esperanto-movado.

Jen urĝaj petoj rilate al financa subteno:

1) 200,00 € ni bezonos por produktado de 10.000 novaj flugfolioj (en la germana pri Esperanto)

2) 600,00 € por nova kopiilo. La ĝisnuna bezonas preskaŭ konstantan riparservadon.

3) Pli ol 1000,00 € pro la deviga plibeligo de la konstanta "Esperanto-ĉambro" en la kastela muzeo.

Tio estos unufoja investado por multaj jaroj kaj servos al la tuta movado, ĉar venos gastoj el multaj landoj al la muzeo.

Vi povas ĝiri sumon al "Esperanto-Gesellschaft Südharz" konto-numero: 101457927

bankindikilo: 26351015.

IBAN: DE282635101501457927 BIC: NOLADE21HZB

Ni deziras al vi agrablajn festotagojn. Anticipe ni dankas al vi pro via komprenemo.

Amike kaj samideane salutas Petro Zilvar Zsofia Korody Harald Mantz

http://esperanto-urbo.de (multlingva)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Supren
UEA, 2026